Ni kreas/ofertas malferman platformon por ĉiuj, kiuj deziras protekti kaj sperti la en-akvan mondon
Eŭropa Subnaĝa Klubo (ESK) estas superregiona asocio malferma al ĉiuj subnaĝaj kluboj kiel.
ESK aktuale havas membrokotizon de nur 30 eŭroj jare por unuopa membro (sen asekuro) kaj ofertas favorajn familiajn kotizojn. Kun asekuro (ekzemple VDST) la membrokotizo estas konforme pli alta.
En ESK membras subnaĝantoj de ĉiuj aĝogrupoj kaj kvalifikoŝtupoj. Ĉe ni ĉiu estas kore bonvena!
Certa nombro da subnaĝo-instruistoj responsas por la ek- kaj plu-lernado de interesataj membroj kaj zorgas profesinivele por la ekzamenado de partoprenintoj de porkomencantaj kursoj ĝis la kvalifikado kiel subnaĝo-instruisto.
ESK celas, plimultnombrigi siajn aktivajn instrucentrojn por laŭeble facile ebligi al la membroj, pliintensigi kaj plilarĝigi siajn kvalifikojn.
Ni organizas interesajn laborrondojn kaj klasikajn specifajn kursojn kun diversaj temoj kiel mara biologio, senspira subnaĝado por komencantoj kaj progresintoj, subnaĝi en maraj grotoj, subnaĝi en montaraj lagoj, teknika subnaĝado ktp. Niaj membroj ĝuas reduktitan prezon por partopreno.
Plie niaj membroj havas avantaĝojn ĉe la subnaĝaj centroj kaj butikoj, aliancitaj kun ni.
La membroj de ESK povas senpene interkontaktiĝi kaj interkonsenti pri komunaj subnaĝaj okazaĵoj.
Ni ĝojas pri membroj el ĉiuj Eŭropaj landoj!
Besto-, natur- kaj medio-protektado havas ĉe ESK plej altan prioritaton. Ni engaĝas nin por la protektado de la vivantaĵoj kaj la naturo en-akvaj.
Traduko al Esperanto: Rudolf Fischer